← Reen al B

PIV 2020 · 1588

balet⁶o

balet6o
🎭 Teatra senparola akto, en kiu pluraj aktoroj dancas k mimikas: prezenti baleton; komponi baleton.
𝅘𝅥𝅰 Komponaĵo por tia akto.
baletisto, baletistino. Aktor(in)o, ludanta en baleto: ŝi estas la unua baletistino en nia teatro Z.  baletjupo.
baletestro. Tiu, kiu gvidas la provadon k plenumadon de baleto. koregrafo.