← Reen al J

PIV 2020 · 6975

★jup/o

jup/o. Virina vesto, kovranta la malsupran parton de la korpo, ekde la talio: laŭ la modo jupoj longiĝas aŭ mallongiĝas; timulinetoj ĵus dekroĉitaj de la patrina jupo Z; li kuspis al mi la jupon ĝis la talio U.
jupeto. Mallonga jupo por knabinoj, baletistinoj ks: la infana jupeto atingis nur ĝis ŝiaj genuoj Z; vi levis la jupeton ĝis la zono W.
jupistino. Kudristino specialigita pri la farado de jupoj.
minijupo. Tre mallonga jupo, kovranta nur la supran parton de la femuroj: ŝi senhonte paradas per siaj femuroj el sensacia minijupo LO.
subjupo. Jupo el tolaĵa ŝtofo, portata sub jupo aŭ robo.
baletjupo. Jupeto el gazo, portata de la klasikaj baletistinoj.