PIV 2026 · Artikolo 18098

teleskopo

Litero T

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. Teleskopo
  2. teleskopa
  3. radi2/oteleskopo
teleskopo
1 MARN HIST granda lorno, kies tuboj enŝoviĝas unu en la alian.
2 ASTR FIZI optika instrumento por observi astronomiajn objektojn: la teleskopo de la Monto Paranal elektrona teleskopo
Teleskopo ASTR sudhemisfera konstelacio. Telescopium
teleskopa
1 ASTR rilata al astronomiaj teleskopoj: teleskopa observado teleskopa stelo tiel malmulte lumanta ke ĝin oni povas vidi nur per teleskopo
2 TEKN tia, ke ĝiaj diversaj elementoj enŝoviĝas unu en la alian, kiel la tuboj de teleskopo 1: teleskopa tripiedo teleskopa fiŝkano ➞ elŝovebla.
radi2oteleskopo ASTR radioricevilo, en kiu la kaptataj ondoj estas fokusigataj per parabola spegulo el dratreto, je kies fokuso estas anteno kunigita kun registra ricevilo.