PIV · 15468
★teler/o
★teler/o
1 Plata, ordinare ronda vazo, kun centra pli-malpli profunda kavo, el kiu oni manĝas: frotpurigitaj stanaj teleroj Z; teleroj el arĝento; fajenca telero; la supo malvarmiĝas en la teleroj; el malplena telero vane ĉerpas kulero Z; lavi la telerojn. ☞ plado, pleto. ➞ telerbretaro, telerlavilo, telermeblo, telerrako, telertuko.
2 Kvanto da manĝaĵoj, kiun entenas telero: telero da supo, da malvarmaj viandoj.
3 Tio, kio forme similas teleron: telero de pesilo; telero por monpetado en preĝejo; flugantaj teleroj (nekonataj korpoj de ega rapideco, kiujn iuj kredis vidi en la atmosfero de Tero; ☞ nifo).
teleraro. Aro de la teleroj en unu servico.
★telerforma. Havanta la formon de telero: li portas […] telerforman ĉapelon Z.
akvotelero. Hidrokotilo.