← Reen al B

PIV · 2185

★bret/o

bret/o. Horizontala tabulo aŭ plato, por surmeti objektojn: bretoj de etaĝero, de ŝranko; sur unu el la fenestraj bretoj staris du florpotoj Z; kamenbreto el marmoro; ĉapelbreto (por meti la kapvestojn en vestiblo); piedbreto de kamiono (por ebligi la suprenpaŝon en la kajuton); (analoge) kontinenta breto (la plej supra, subhorizontala zono de la kontinenta marĝeno, inter 0 k − 200 m).
bretaro. Meblo surplanka aŭ ĉemura kun pluraj bretoj.
fenestrobreto. Breto fiksita interne de la ĉambro k sub la fenestro.
kamenbreto. La supraĵo de la elstara parto de kameno, formanta breton.
telerbretaro. Meblo kun bretoj, sur kiuj oni elmetas arte dekoraciitajn telerojn.