← Reen al R

PIV · 13452

★ricev/i

ricev/i (tr)
Ekhavi iun ligitan al si per socia aŭ natura rilato: vi ricevos edzon Z; ci ricevos mian filinon Z; Pigmaliono ricevis sian Galateon Z; la teatraĵo traktis pri du geamantoj, al kiuj la sorto ne permesis ricevi sin reciproke Z; naskiĝis via patrino, poste ŝi ricevis gefratojn Z; ili estis tre feliĉaj k ricevis multajn infanojn. akcepti.
Ekhavi per natura elkreskado: la bebo ricevis sian unuan denton; ricevi barbon; la arboj jam ricevis verdetajn foliojn; el ĉiu milo da semoj, kiujn ni pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojn Z; (analoge) ricevi grizan haron Z, dikegan ventron; mirtelojn ili manĝis, k ricevis tute bluajn buŝon k vangojn Z; la arbo ricevis la plej belajn kolorojn! Z. akiri.
Iĝi posedanto de io per dono, alsendo, aljuĝo ks: ricevi monon de patro B, leteron de amiko B; ricevi la unuan premion Z; ricevi ordenon Z, oficon de pastro Z; ricevi profiton, rabaton, renton de bieno; (f) ricevi laŭdon, saluton, bonan akcepton, sian ĝustan lokon; ricevi komision, ordonon, helpon, sakramenton, viziton; kontraŭ s-ro Cart mi konstante ricevas plendojn Z; en la riĉa domo neniam estis ricevitaj leteroj aŭ sciigo pri la filino Z; (abs) kiu ne petas, tiu ne ricevas Z.
Iĝi posedanto de io per interŝanĝo: doni ovon, por ricevi bovon Z; hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos Z; por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn Z; kie oni povas ricevi tiun specon de cigaredoj?; jam en Kjöge li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed li tion ne faris, ĉar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan Z; tian efikon havis la ŝmiraĵo, sed oni ankaŭ ne povis ricevi ĝin en apoteko Z.
Esti tuŝita de io abstrakta, k esti de ĝi iel modifita: ricevi la vivon; de sia promenado li ricevis bonan apetiton; li denove ricevis la konscion Z; teatramanto ofte vizitas la teatron k ricevas baldaŭ teatrajn manierojn Z; la lingvo ricevas de tio grandan faciligon Z; liaj ludoj ricevis tute alian karakteron Z; ricevi fortan impreson, ies influon; la argilo ricevis formon de telero; ni baldaŭ ricevos ŝanĝon de la vetero. sperti.
Esti trafita de io malbona: ricevi fortan puŝon, baton Z, vundon Z; ventrodoloron oni ja ricevas tre facile en ilia aĝo Z; mi ankaŭ ricevis artriton en unu artiko Z; ricevi kapdoloron Z; ricevi muŝon en la cerbon Z (frenezetiĝi); (abs pp puno) prave li ricevas! Z; ricevos vulpo por sia kulpo X; ricevis bandito laŭ sia merito Z. pagi, suferi.
Estigi al si per sia propra ago: li lerte kunmetis kelkajn tabulojn k ricevis specon de kofro; el la gudro oni ricevas per distilado multajn derivaĵojn; (f) se ni aldonas la literon «t» ni ricevas vortojn montrajn Z.
Esti kapabla selekti difinitajn elektromagnetajn ondojn k transformi ilin en sonondojn: tiu aparato ne ricevas ultrakurtajn ondojn; (analoge) mi facile ricevas Romon, Moskvon; mi ricevas vin malbone.
ricevo. Ago de tiu, kiu ricevas: sciigu al mi la ricevon de mia sendaĵo B; saĝa estas la hundo post ricevo de l’ vundo Z; ricevo k redono de saluto.
ricevado. Daŭra, longa ricevo: ni certigas la ricevadon de ĉiuj eŭropaj radiostacioj.
ricevanto
Tiu, kiu ricevas (kontraste al sendinto, donanto).
Molekulo, al kiu ligiĝas hormono aŭ peranto, el kio rezultas ŝanĝiĝo de la formo de la ricevanto k konsekvence de la ĉela metabolo. ligato.
ricevebla. Tia, ke oni povas ĝin ricevi: tiu ĉi eldono ne plu estas ricevebla; riceveblaj stacioj.
ricevema Tia, kia facile ricevas infektajn malsanojn.
ricevilo Aparato, kiu ricevas telekomunikajn signalojn (radiotelefoniajn, telegrafajn, radiosignalojn ktp) k reproduktas ilin en sonojn aŭ skribaĵon: galena, kristala, morsa, superheterodina, transistora ricevilo.
ricevujo Ujo, en kiu oni ricevas distilaĵon.
radioricevilo. Ricevilo funkcianta per elektromagnetaj ondoj.
send-ricevilo Aparato ŝaltebla laŭbezone kiel dissendilo aŭ kiel ricevilo.