PIV 2026 · Artikolo 13451
riceli
Derivaĵoj en la artikolo 3
riceli tr JURO konscie ricevi ion, kion alia persono kontraŭleĝe akiris (per ŝtelo, fraŭdo k.s.): riceli juvelojn
ricelo, ricelado ago riceli.
ricelisto iu, kiu kutime ricelas (por revendo). Sin. kaŝisto, ŝtelaĵkaŝisto.