PIV · 13453
ricin¹o
ricin1o 🍁 G. (Ricinus el eŭforbiacoj) de nur unu sp. (R. communis), monoika planto – unujara k herbeca aŭ plurjara k arbeca – kun mane lobaj, grandaj, defalemaj folioj, kun verdaj, senpetalaj floroj en granda, spikforma paniklo k kun kapsuloj enhavantaj grandajn semojn po tri, tre oleoriĉajn sed venenajn; hejma en tropika Afriko k Hindio, naturigita en la tropikaj regionoj, kultivata por ornamo k por semoj, el kiuj oni elpremas oleon laksigan k lubrikan.
ricinino Ⓚ Heterocikla, toksa substanco, C8H8O2N2, de la semoj de ricino.
ricinoleata acido Ⓚ Grasacido, CH3-(CH2)5-CHOH-CH2-CH=CH-(CH2)7-COOH, kiu troviĝas en ricinoleo.
ricinlektino Ⓚ Ege toksa proteino de la semo de ricino, kiu senaktivigas la pli grandan subunuon de la eŭkariota ribosomo.