← Reen al S

PIV 2020 · 14625

★spert/a

spert/a
(iu) Posedanta sciojn, akiritajn per praktika observado k agado, k kapabla uzi ilin: homo sperta pri komerco, politiko; sperta kuracisto B; demandi ian spertan advokaton Z; pasero sperta ne bezonas averton Z; se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta! Z; (analoge) sperta mano ne restas sen pano Z; oni devis efektive havi spertan okulon, por tuj trovi la ŝipon tie ekstere Z; la aranĝado de la kongresoj ne trovadu sin en manoj novaj k tute ne spertaj Z; sperta gvidado.
(io) Rezultanta el la akiritaj scioj: la sperta regulo, ke peco da fero fariĝas magneta Z. empiria.
sperte. En sperta maniero: kiu iras sperte, iras certe Z.
sperti (tr)
Lerni per sperto: mi persone spertis la facilecon de E-o; li spertis, kiel facile oni perdas monon; vi rapide spertos, ke oni ne povas fleksi la sorton laŭ siaj kapricoj.
Esti submetita al; suferi aŭ ĝui mem: li alkutimiĝis al tio, li neniam spertis amon Z; la maro ĝin ĵetis sur la dunojn, por ke ĝi spertu la sorton de malriĉuloj k malfacilajn tagojn Z; sperti novan seniluziiĝon Z; mi mem spertis tian malfeliĉon.
sperto
Tuto de la scioj, akiritaj per longa praktiko k observo k uzeblaj por sukcese atingi ian celon: mi havas tro malmulte da sperto en tiaj aferoj Z; ili estas frukto de 19-jara sperto Z; mi kunlaboris, por ke ŝi kolektu al si sperton Z; mi, instruita de la sperto Z; la opinio, kiun mi aŭdis pri tiu ĉi libro servos al mi kiel sperto por la definitiva formigo de mia ideo Z; por sperto k lerno ne sufiĉas eterno Z.
Io, kion oni suferis aŭ ĝuis en sia vivo k el kio oni povas ricevi instruon: la malfeliĉa sperto kun mia projekto de Ligo Z; post la indigniga sperto, kiun ni havis kun la Delegacio Z; ni forgesas averton, ni memoras la sperton Z; sperto saĝon akrigas Z.
sperteco. Karaktero de iu sperta.
spertigi. Fari iun sperta.
spertiĝi. Iĝi sperta.
spertulo. Homo sperta: ne demandu scienculon, demandu spertulon Z; laŭ la atesto de spertuloj.
laŭsperte. Laŭ ies sperto: pri tio li povas laŭsperte paroli.
nesperta, sensperta. Havanta nenian sperton: mi estas nesperta en tiaj aferoj Z; fordoni gravan oficon al nesperta persono Z; sensperta novico.