PIV 2026 · Artikolo 3831

empirio

Litero E

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. empiria
  2. empiriaĉ/a
  3. empiriism/o
  4. empiriist/o
  5. empiriul/o
empirio
1 FILO sperto rigardata kiel bazo kaj kogna kriterio de filozofio kaj scienco.
2 nescienca rutina metodo bazita sur nura praktika, nesufiĉe kontrolita sperto.
empiria
1 bazita sur metoda scienca sperto. ➞ aposteriora, spekulativa, teoria.
2 bazita sur senscienca rutina sperto.
empiriaĉa empiria 2.
empiriismo
1 FILO filozofia doktrino, laŭ kiu ĉiuj ideoj devenas de la sperto. ➞ raciismo.
Sin. empirismo.
empiriisto FILO sekvanto de empiriismo 1. Sin. empiristo.
empiriulo homo fidanta la rutinan kaj krudan sperton.