PIV · 8691
★krisp/o
★krisp/o
1 (ark.) Mesoentero.
2 Kolumo, simpla aŭ duobla, el plisita aŭ rondfaldetita amelita tolo aŭ punto, surmetita de viroj en la 16a−17a jc, k de virinoj en pli modernaj tempoj: ĉirkaŭ la kolo grandega krispo el blanka rigida tolo Z. ☞ ĵaboto, krepo, ruŝo.
krispa
1 Prezentanta surfacon kun multaj, pli-malpli regulaj ondetoj aŭ bukletoj: krispaj kapetoj de infanoj B; krispa plumaro de cignoj Z; anstataŭ krispaj (frizitaj) haroj estos kalvo X; timante ĉifi siajn krispajn malsimplajn vestojn B.
2 🍁 Havanta neregule sulkiĝintan supraĵon: krispaj folioj; la krispa mento Z.
krispigi
1 Fari ion krispa: varma vento krispigis la akvon B; krispigi artefaritajn rozpetalojn; li ŝerce pinĉadis k krispigadis la buklojn de sia barbo Z; plena kolekto da krispigiloj de haroj Z.
2 ▦ Estigi multe da neregulaj faldetoj en ŝtofrando, tredinte tra ĝi fadenon, kiun oni poste streĉas: velura krispigita falbalo malsupre de jupo; ŝi komencis enuigan krispigon de la ekstremoj de larĝa silka skarpo B.
krispiĝi
1 Iĝi krispa: brunaj vangoj, sur kiuj krispiĝis la nigra barbo Z; kiam la vento blovas super la herbo, ĉi tiu krispiĝas kiel trankvila akvo Z; la ondoj krispiĝis k ŝaŭmis Z.
2 📷 (pp randoj de la gelatena tavolo de plato) Malteniĝi el la plato k faldiĝi.