← Reen al R

PIV · 13087

★rabot/i

rabot/i (tr) Ebenigi aŭ glatigi lignon, metalon k.a., forigante la superstarantajn partetojn per speciala tranĉa instrumento: bone rabotita benko; ne rabotita trabo. fajli.
rabotado. Agado de tiu, kiu rabotas.
rabotaĵo. Maldikaj rubandaj pecetoj eltranĉitaj per rabotado: oni ne amas ripozi sur rabotaĵo Z.
rabotatoro. Elektra maŝino por paralele raboti la duan facon.
rabotilo. Ilo por raboti lignon, k kiu laŭ rekta movo detranĉas, pere de alĝustigebla klingo, maldikajn k mallarĝajn bendojn el ligno.
rabotilego. Longa rabotilo, provizita per mantenilo.
rabotmaŝino. Elektra maŝino, por raboti.
modlurrabotilo. Specifa rabotilo kun tia formo, ke ĝi ebligas fari modlurojn el ligno.
rabetrabotilo Vd rabeto.