← Reen al G

PIV · 5478

★gru/o

gru/o
G. (Grus) de migrantaj birdoj el la ordo de gruformaj, kun longaj, maldikaj kruroj k kolo, kun longa, pinta beko k kun mallonga posta piedfingro: vulp’ invitis al si gruon; gruo klakas. ardeo.
Levmaŝino, konsistanta ĝenerale el oblikva brako, kies supra parto portas pulion; oni levas ŝarĝon per ŝnurego aŭ ĉeno suriranta tiun pulion, k tirata per malsupra vinĉo: flosgruo, turgruo; movebla gruo, turniĝanta gruo (bumgruo); krakis gruoj kun siteloj, per kiuj homoj ĉerpis la akvon el Nilo B.
gruformaj, gruoformaj Ordo (Gruiformes) de birdoj, ampleksanta gruon, ralon k.a.
rabgruo 💀 G. (Diatryma) de tre grandaj fosiliaj birdoj, kiuj vivis en N Ameriko k en Eŭropo dum frua terciaro; kun reduktiĝintaj flugiloj, fortikaj kruroj k beko.
rabgruformaj, rabgruoformaj 💀 Ordo (Diatrymiformes) de fosiliaj kurbirdoj, kiu ampleksas rabgruon.