PIV · 1068
★arde/o
★arde/o ♉ G. (Ardea) de vadbirdoj el la ordo de cikoniformaj, kun longaj, maldikaj kruroj k kolo, kun granda, pika beko, vivantaj ĉe marĉoj k riveroj. ☞ gruo.
ardeedoj. Fam. (Ardeidae) de cikoniformaj birdoj, al kiu apartenas ardeo, noktardeo k botaŭro.
egretardeo. G. (Egretta) de birdoj parencaj al ardeo; iuj sp-oj, i.a. la eta egretardeo, portas egreton: eta egretardeo (E. garzetta), granda egretardeo (E. alba).
noktardeo. G (Nycticorax) de du sp-oj de mallongkruraj ardeedoj, i.a. N. nycticorax, kosmopolita, kun nigra k blanka plumaro k kun longa, penda egreto.