PIV · 5113
generator/o
generator/o ☐ ⏚ Maŝino por produkti elektran povon: kontinukurenta generatoro, alternkurenta generatoro, altfrekvenca generatoro; akvogeneratoro (akvoenergia generatoro), vaporgeneratoro; ventgeneratoro; dizelgeneratoro; turbingeneratoro. ☞ dinamo.
indukelektra generatoro. Maŝino, kiu funkcias laŭ la principo de elektrostata induko.
kontinupolusa generatoro. Kontinukurenta generatoro, en kiu la induktita kurento estas kolektata sen uzo de iuj komutiloj (ekz. generatoro, en kiu la induktato estas metala disko, turniĝanta tra fiksa magneta kampo paralela kun la rotacia akso de la disko, k en kiu la induktita kurento estas kontinue kolektata inter la akso k la rando de la disko).
magnetelektra generatoro. Generatoro, en kiu magneta flukso estas produktata per daŭra magneto.
memekscita generatoro. Generatoro, kies kampomagnetoj estas memekscititaj.
sinkrona generatoro. Dinamo, produktanta alternan kurenton sinkrone kun la turniĝo de la maŝino.
Vandegraf-generatoro. Aparato por produkti alttensian statikan elektron.
motorgeneratoro. Motoro, mekanike kuplita kun generatoro, por transformi elektran kurenton.
sungeneratoro. Generatoro, uzanta la energion de la suno por produkti elektron.
ventgeneratoro. Generatoro, uzanta la energion de la vento por produkti elektron.