← Reen al G

PIV 2020 · 5114

genetik/o

genetik/o Scienco pri la fenomenoj k problemoj rilataj al heredeco, normala aŭ patologia: la unuajn leĝojn de la genetiko formulis Mendelo en 1865.
genetika. Rilata al genetiko: komparante la genetikajn heredaĵojn de du nunaj specioj, la biologoj provas retrovi k dati la kunan praulon.
genetikisto. Sciencisto pri genetiko.