PIV 2026 · Artikolo 7585
katapulto
katapulto
1 HIST malnova militmaŝino, kiu funkcias per streĉado kaj subita malstreĉo de ŝnuroj, utiligata por antaŭenpafi ŝtonojn, ĵetarmilojn k.a. ➞ balisto 2.
2 LUDO infana ludilo por pafi ŝtonetojn k.s., konsistanta el ligna aŭ fera forketo kun kaŭĉuka rubando.
3 AVIA meĥanika aparato por antaŭenĵeti aviadilon for de la ferdeko de ŝipo aŭ velglisilon for de la grundo.
katapulti tr antaŭenpeli ion per katapulto.