PIV 2026 · Artikolo 7586
1★kataro
Derivaĵoj en la artikolo 6
1 ★ kataro MEDI muka elfluo kaŭzita de inflamo de la koncerna mukozo: li havis kataron, teruran kataron Z
katara rilata al kataro: katara tuso
katarema ofte trafata de kataro.
fojnokataro akuta kataro de la nazaj kaj okulaj mukozoj, periode ekaperanta ĉe iuj pacientoj, kiam gramineoj floras. Sin. perioda spasma korizo, somera astmo.
intesta kataro disenterio.
nazkataro rinito.
vezika kataro blenoreo.