← Reen al M

PIV · 10690

mukoz/o

mukoz/o Membrano, kiu tegas la kavajn organojn k juntiĝas kun la haŭto ĉe la naturaj aperturoj de la korpo: la mukozoj sekrecias diversajn likvojn k tute aparte la mukon, kiu lubrikas ilin. muskolozo, serozo.
mukozaĵo. Amaso da viskeca substanco kiu tegas iujn mukozojn, k konsistas precipe el muko, sed ankaŭ el deskvamiĝintaj ĉeloj k mikroboj.