← Reen al T

PIV · 16135

tunik²o

tunik2o
Antikva mallongmanika vesto, vira aŭ virina, ordinare portata sub alio, atinganta ĝis la genuoj: taĉmento de lancistoj en blankaj k ruĝaj tunikoj B; la knabo estis zonita per lina efodo k malgrandan tunikon faris al li lia patrino X; de tiu, kiu deprenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon N; li ĵetis sian togon, poste li disŝiris la tunikon sur la brusto, malkovris la cikatrojn B. kitono, klamido.
Virina malstrikta vesto pli longa ol bluzo: manoj interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto Z. kitelo.
Strikta, longa uniforma jako de soldato, policano aŭ oficiro.
Parieta membrano de organo: la fibreca, vaskula k nerva tunikoj de la okulo; hepata fibra tuniko; vaskula tuniko de la okulbulbo (tunica vasculosa bulbi; Sin. uveo).
🍁 Ĉiu el la folioj de bulbo, tre larĝaj, tute ĉirkaŭantaj la pli internajn foliojn: tunika bulbo (kies folioj estas tunikoj).
tunikuloj Subfilumo (Tunicata) de ĥorduloj, kies korpo estas kovrita de celuloza tuniko.
muktuniko Mukozo.
sertuniko. Serozo.