PIV 2020 · 16476
veld/i
veld/i (tr) Ⓣ
1 Kunfiksi du metalajn pecojn, ardigante ilin tiel, ke la junto fariĝas flueca, k poste kunforĝante ilin kiel unu tuton, aŭ samtempe almetante fanditan metalon en la junton: forĝa, elektra, gasa veldado; veldoloko de tubo. ☞ luti, brazi. ➞ veldodrato.
2 Samspeca agado pri aliaj materioj.
veldmaŝino. Maŝino, per kiu oni veldas.