← Reen al M

PIV 2020 · 10121

★melk/i

melk/i (tr)
Elpremi la lakton el la mamoj de bruto: melki kaprinon, kamelinon; melku bovon senfine, li lakton ne donos Z; melki virkapron Z (provi neeblaĵon); (analoge) melki la venenon el serpento (por farmaciaj uzoj); (fm) ambaŭmane ŝi melkis blankulon k flavulon F (ilin masturbis).
(f) Ekspluate akiri, eltiri profiton: li sukcesis melki monon el la grupo; senfine melkebla bovino Z (pp persono aŭ entrepreno).
melkado. Ago de tiu, kiu melkas: la melkado estas farata dufoje en la tago.
melkisto, melkistino. Homo kiu zorgas pri melkado.
melkomaŝino. Aparato, por aŭtomate k asepse melki.