PIV · 7971
koĉ/o
koĉ/o ♉
1 Sp. (Dactylopius coccus, sin. Coccus cacti el fam. Dactylopiidae), parazitanta sur kaktoj (precipe opuntioj), kiu sekrecias vakson k enhavas ruĝan substancon, fonton de koĉenilo; indiĝena el Meksiko sed importita al Honduraso, Kanariaj Insuloj k Alĝerio.
2 G. (Coccus el fam. koĉedoj), kies plenkreskuloj estas kovritaj de vaksa sekrecio.
koĉedoj. Fam. (Coccidae) de insektoj al kiu apartenas i.a. koĉo 2.
koĉoideoj, koĉuloj. Superfam. (Coccoidea) de insektoj el la ordo de hemipteroj, subordo de sternorinkoj, al kiu apartenas i.a. koĉo 1 k 2; la inoj estas senflugilaj, sen- aŭ tre mallong-piedaj, rondformaj k parazitas sur diversaj specioj de vaskulplantoj, dum la virseksuloj estas duflugilaj k ne sin nutras; ili sekrecias vakson aŭ lakon.
lakokoĉo. Sp. de koĉulo (Tachardia lacca, sin. Coccus lacca), kies ino parazitas sur ŝosoj de diversspeciaj arboj en Hindio, Tajlando k Ĉinio, k sekrecias lakon 3.