← Reen al O

PIV · 11390

opunti/o

opunti/o 🍁 G. (Opuntia, sin. Cactus, el kaktacoj) de kaktoj diversaspektaj, kun tigoj karakterize artikaj, kun plataj aŭ pli-malpli cilindraj, ovo- aŭ glob-formaj interartikaĵoj, kiuj surhavas akrajn dornojn aŭ pikajn harojn; ĉ. 200 sp-oj el Ameriko, kelkaj naturigitaj en la varmaj regionoj de la Malnova Mondo, i.a. figokakto, multaj aliaj pororname kultivataj. Sin. nopalo. kakto.