← Reen al K

PIV · 7110

kakt⁸o

kakt8o 🍁
Kaktaco.
Alia nomo (Cactus, nomenklature ne legitima) de opuntio.
kaktacoj 🍁 Fam. (Cactaceae) de plurjaraj plantoj kun karnecaj, diversformaj tigoj k branĉoj, kiuj (escepte de Pereskia) surhavas skvamojn aŭ pikilojn anst. folioj; ĉ. 1400 sp-oj el 97 g-oji.a. ekinokakto, melonkakto, opuntio –, preskaŭ ĉiuj hejmaj en la aridaj regionoj de Ameriko, multaj pororname kultivataj.
ekinokakto. G. (Echinocactus el kaktacoj) kun globa, platsupra tigo laŭlonge multaripa, kun apeksaj, malgrandaj floroj k kun globaj, hele flavaj, nedehiskaj fruktoj; ĉ. 6 sp-oj el SU de N Ameriko, pororname kultivataj.
figokakto. Sp. de opuntio (Opuntia ficus-indica el kaktacoj), speco de arbeto kun ligneca trunko, portanta multabranĉajn, platajn, verdajn, senfoliajn tigojn (grandajn kladodiojn), kun flavaj aŭ oranĝaj floroj k kun manĝeblaj beroj de flavaj ĝis ruĝaj, 5−9 cm longaj; origina el Meksiko, enportita al tropika Ameriko, S-Eŭropo k Afriko, kultivata i.a. por manĝeblaj fruktoj k kiel furaĝo.
melonkakto. G. (Melocactus el kaktacoj) kun globa tigo, kiu post 6−10 jaroj naskas apeksan cilindron, kiu portas unue ruĝetajn florojn k poste acidetajn, manĝeblajn berojn; 31 sp-oj el tropika Ameriko, kelkaj pororname kultivataj.