PIV 2026 · Artikolo 19063

koĉoideo

Litero K

koĉoideo ZOOL insekto; la ino estas rondforma, senflugila, senpieda aŭ kun tre mallongaj piedoj, kaj parazitas sur diversaj specioj de vaskulplantoj; la virseksulo estas duflugila kaj ne sin nutras; ili sekrecias vakson aŭ lakon. membro de la superfamilio Coccoidea (koĉoideoj) el la ordo Hemiptera Sin. koĉulo. ➞ koĉo.