PIV · 1075
areol/o
areol/o
1 ❤ ⚕ ❄ Mallarĝa areo ĉirkaŭ punkto aŭ centro: la areolo de akno; areolo de mamo (areola mammae; iom pigmentita cirklo ĉirkaŭ la cico); areolo de Luno.
2 🍁 a) Ligneciĝinta dikaĵo, ĉirkaŭanta la rondajn interrompojn en la muro de la trakeoidoj de la gimnospermoj: areolaj trakeoidoj. ➞ toro. b) Kusenforma elemento de la tigo de kaktacoj, el kiu kreskas dornoj, haroj, glandoj, tigoj k floroj. c) Ĝenerale plata k plurangula elemento de la talo de multaj krustecaj likenoj.
areola. Rilata al areolo: ❤ areolaj glandoj (gl. areolares; sebumproduktantaj glandoj ĉirkaŭ la areolo de mamo).