PIV · 12675
precipit/i
precipit/i (tr) Ⓚ En likvo estigi nesolvitaĵon, kiu pro denso ĝenerale alfundiĝas: precipiti kalcian karbonaton.
precipitaĵo
1 Ⓚ Io precipitita.
2 ❄ Solidaj aŭ likvaj akveretoj, falantaj el la nuboj: pluvo, neĝo, hajlo, nebulo, roso estas precipitaĵoj.
precipitiĝi
1 Ⓚ Iĝi precipitita: arĝento precipitiĝas el solvaĵo.
2 ❄ (pp atmosfera akvo) Defali sub formo likva aŭ solida.