← Reen al P

PIV · 12674

★precip/e

precip/e. Adv., signifanta «antaŭ ĉio, ĉefe, pli ol ĉio aŭ ĉiu alia»: sur tiuj ĉi kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj Z; la kuraciston maltrankviligis precipe la febro B; internacian lingvon bezonas precipe komercistoj k scienculoj B.
precipa. Plej grava; ĉefa: la precipa rolo, motivo; la precipaj punktoj de parolado; genio, kiu volis elpensi ion novan, ion tute precipan Z.