PIV · 13307
★rekompenc/i
★rekompenc/i (tr):
1 Doni aŭ fari al iu ion bonan, por montri al tiu sian kontentecon pro farita servo aŭ bona ago: mi devas rekompenci vin por la bonaj servoj, kiujn vi faris al mi Z; Dio rekompencu vin per la feliĉo de tiuj, kiujn vi amas Z; rekompenci ies diligentecon; respektanta ordonon estos rekompencita X; tiel oni devas agi, k tia persisteco estas rekompencata Z; jes, tio estas ĉiam rekompencata, se la edzino konfesas, ke patro estas pli saĝa Z; (antifraze) Dio longe paciencas, sed severe rekompencas Z. ☞ repagi.
2 Esti donita al iu, kiel sekvo de bona ago aŭ servo: virtulojn rekompencas bono X; tiu feliĉiga konscio riĉe rekompencas ilin eĉ pro la plej grandaj suferoj Z.
3 (ark.) Kompensi: tro malfrue ili rekompencos al lia ombro tiun sendankecon Z; tiam mia perdo estis almenaŭ rekompencata per tio Z.
rekompenco. Tio, per kio oni rekompencas: akiri X, ricevi Z rekompencon; tiam atendas nin rekompenco la plej riĉa Z; la dioj al vi donu rekompencon por via bonkoreco! Z; destini por la bravaj regimentoj dek talentojn (talantojn) da rekompenco B; tio estas rekompenco pro tio, ke mi kantis preĝon Z.
rekompenca. Prezentanta rekompencon: rekompenca mondonaco, mencio.
rekompence. Kiel rekompenco: se vi alportos lin vivan, vi ricevos milionon rekompence Z; (f) rekompence por tiu ĉi komplezo H. volas ligi min por ĉiam! Z.