PIV · 5036
★garanti/i
★garanti/i
1 (por, pri) Preni sur sin la respondecon de alia persono pri io aŭ iu: prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo X; homo malsaĝa garantias por sia proksimulo X; sendu la knabon kun mi, mi garantios por li X; garantii por arestito B; (analoge) ne estu inter tiuj, kiuj garantias por ŝuldoj X; garantii pri prunto B, pri la pagado de mendo, pri la kvalito de varoj, pri la ĝusteco de informo; (f) mi tute ne garantias por tio, kia ŝi fariĝos en la estonteco Z; la nomo de la aŭtoro garantias pri la valoro de la verko; (abs) kiu garantias, trankvilon ne scias Z. ☞ kaŭcii.
2 (ke) Aserti sub sia respondeco, ke io certe okazos: la netuŝebleco de la Fundamento garantios al ni, ke tiu perfektiĝado fariĝados Z; garantii al la akcianoj, ke ilia mono estos bone administrata Z; nenio garantias, ke ĝi subite ne estos forĵetita Z; mi donos klarigon, ne garantiante, ke mia klarigo taŭgos por ĉiuj okazoj Z.
3 (tr) Certigi al iu la posedon de io: la firmo garantias al li la minimumon de 5 000 fr. Z; ĝi povas en ĉiu tempo ĉesi garantii al mi la sumon Z; (f) la sukceson garantias al ni lia konata energio Z; kiam tiuj registaroj garantios al E. tute certan vivon Z; tiu metodo garantias al ĉiu lernanto rapidajn progresojn. ☞ asekuri.
4 (tr) Gardi de ia maloportunaĵo: edziĝo najbara garantias de eraro Z; kontraŭ la militservo li estas garantiita Z; prezenti sufiĉan forton, por garantii la estontecon de nia afero Z; hereda lingvo havas vivon multege pli garantiitan, ol […] Z.
garantio
1 Promeso k respondeco de iu, kiu garantias: vendi varon kun, sen garantio; kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon Z; disputu pri ĉio, sed sen garantio Z; kian garantion havos ni, ke la ĉiujaraj pagoj estos konstantaj? Z; se vi povas doni al mi plenan garantion, ke la franca registaro akceptos […] Z; starigi (ion) sub la garantio de siaj registaroj Z. ➞ garantidoni, garantipruntisto.
2 Nepra certigo: konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso Z; nun ni havas la garantion de bona estonteco Z.
3 Rimedo, kiu gardas kontraŭ maloportunaĵo: la konstituciaj garantioj (pri la rajtoj de nacio); la individuaj garantioj (pri la sekureco de ĉiu civitano).
garantia. Rilata al garantio: garantia fonduso.
garantie. Kontraŭ garantiaĵo: garantie liberigu vian sklavon X.
garantiado. Ago de iu, kiu daŭre garantias: H. havos la rajton ĉesigi la garantiadon, avertinte min 2 jarojn antaŭe Z.
★garantiaĵo. Objekto aŭ monsumo, asignita por konfirmi la akceptitan respondecon, k akirota de la kontraŭulo en okazo de neplenumo de la promeso: oni prenas kiel garantiaĵon la bovon de la vidvino X; meti, preni Z kiel garantiaĵon; redoni garantiaĵon Z; ne prenu garantiaĵe veston de vidvino X; ni pruntas monon, donante garantiaĵe niajn kampojn X. ☞ hipoteko.
garantianto. Tiu, kiu garantias.
★garantiulo. Persono transdonita al iu, por garantii per sia vivo la plenumon de kontrakto ks. Sin. ostaĝo: preni garantiulojn X; ekzekuti garantiulojn.