← Reen al O

PIV · 11503

ostaĝ/o

ostaĝ/o Persono, tenata kiel garantio de plenumota promeso aŭ kaptita por premi al plenumo de postuloj, ĉu en la kadro de militaj aŭ politikaj agadoj, ĉu en rilato kun iu krimo (ŝtelo ks): postuli ostaĝojn; preni ostaĝojn en milito estas militkrimo laŭ la Ĝeneva Konvencio; la ostaĝoj estis mortpafitaj. Sin. garantiulo.
ostaĝi (ntr) Esti ostaĝo por iu aŭ io.