← Reen al I

PIV · 6648

interfer/o

interfer/o
Kombiniĝo de du ondaj signaloj (ekz lumfaskoj) de egala aŭ preskaŭ egala frekvenco, el kiu rezultas laŭloke fortigo aŭ malfortigo de la kombina signalo.
𝅘𝅥𝅰 Analoga fenomeno en akustiko, kiu kaŭzas la sonbatojn, kiam du samtempaj frekvencoj estas preskaŭ egalaj.
Λ Uzo individua k senvola, en iu lingvo, de trajto fonetika, gramatika aŭ leksika de alia lingvo.  paŭso, prunto.
interferi (ntr) Prezenti la fenomenon de interfero.
interfera. Rilata al interfero: interferaj franĝoj, strioj.
interferigi. Estigi interferojn: interferigaj speguloj (per kiuj oni povas estigi interferon).
interferometro. Aparato, servanta en optiko, por mezuri ondolongojn de lumo surbaze de interfero.
interferometrio. Parto de la fiziko, en kiu oni uzas interferometrojn: interferometriaj metodoj povas servi en la determinado de longoj, esprimotaj kiel obloj de luma ondolongo.