PIV 2026 · Artikolo 12326
plagiati
plagiati tr mallojale prezenti la tuton aŭ parton de verko de aliulo kiel sian propran: plagiati verkon (analoge) plagiati aŭtoron ➞ pirati.
plagiato
1 ago plagiati: Ponta mem estas akuzita pro plagiato LSz
2 verko plagiatita: registara dokumento listiganta la «krimojn» de Sadam riveliĝas kiel plagiato PGu la olimpika emblemo, kreita de Sano Kenĵiro estas plagiato de blazono lia por teatro en Lieĝo IsT
plagiatisto verkisto, kiu kutimas plagiati: furora ĵurnalisto faktofalsisto, plagiatisto de interret-kopioj MD