PIV 2020 · 12249
pirat¹o
pirat1o
1 Mara rabisto: ekspedicio kontraŭ la piratoj de Tunizo Z; la Pirato (satira revuo de R. Ŝvarco)
2 (f) Homo, kiu alproprigas al si aliulan posedaĵon. ☞ plagiati.
pirata. Rilata al pirato(j): pirata trezoro; (f) pirata radiosendilo (ne obeanta la internaciajn akordojn); (f) pirata eldono (farita sen la konsento de la aŭtoro aŭ de la rajtohavantoj).
pirate. Laŭ pirata maniero: la verko aperis pirate.
pirati. Agi kiel pirato.
piratado. Ago de pirato: la piratado estas internacie punata krimo.