PIV 2026 · Artikolo 7338
kaperi
Derivaĵoj en la artikolo 3
kaperi tr
1 HIST dum marmilito kapti aŭ detrui malamikajn komercajn ŝipojn kun rajtigo de sia registaro: piratoj ĉiam en la historio aktivis, kaj en iuj periodoj la ŝtatestroj eĉ oficiale dungis ilin por kaperi ŝipojn de malamikaj landoj RRo ➞ kaperletero, kaperŝipo, pirato.
2 perforte transpreni la regon de ŝipo, aviadilo aŭ alia veturilo por prirabi ties pasaĝerojn aŭ por uzi ĝin por siaj propraj celoj: la 11-an de Septembro teroristoj kaperis aviadilojn kaj lanĉis atakojn en Novjorko, Vaŝingtono kaj Pensilvanio
3 (figurasence) perforte aŭ senrajte transpreni ion: la ekstrema grupo, kiu kaperis multe da lando — ISIS — estas sunaista Ko kial la riĉuloj kaperas preskaŭ ĉion? MD kaperi komputilon kaperi retpoŝtan konton
kaperaĵo io kapere kaptita.
kaperisto
1 HIST ŝipestro de kaperŝipo. ➞ korsaro.
2 krimulo aŭ teroristo, kiu kaperas ŝipon, aviadilon k.s..
forkaperi tr forkapti ion kapere: kaj krom tio niaj homoj devis ja ankaŭ iom rabi. Diru do, kion vi forkaperis? Z