PIV 2026 · Artikolo 7337
★kapelo
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ kapelo KRIS
1 malgranda preĝejo: tombaj kapeloj Z li ne konsideras sian konstruaĵon preĝejo sed nur kapelo LSt baroka kapelo sur Leopoldmonto WKl
2 parto de preĝejo enhavanta kroman altaron: flankaj ĉambroj, ĉirkaŭantaj centran kapelon HLu la hispanoj petis permeson, ke en la palaco ili povu instali kristanan kapelon SSz
3 en privata domo ĉambro por diservoj.
➞ sanktejo. kapelano pastro dungita por ofici en kapelo.
kapelestro (evitinde) estro de kapelo 4: sinjoro kapelestro, mi devas diri al vi, ke la ĥoroj estis hodiaŭ ekstreme malbonaj FK ➞ direktisto, ĥorestro, orkestrestro.
kapeleto malgranda kapelo: supre staras sur la monto la silenta kapeleto Z proksime al la iama Kapena pordego staras malgranda kapeleto LiZ