PIV 2020 · 11148
★obe/i
★obe/i (tr) Konformi sin al tio, kion alia persono ordonas aŭ malpermesas: obei la patron Z, al la patro Z; la ŝipano devas obei la ŝipestron Z; respektu Dion k reĝon k obeu la leĝon Z; viajn vortojn obeos mia tuta popolo X; oni devas obei Dion prefere ol homojn N; eĉ en la diboĉo li obeis estetikan mezuron B; en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon Z; liaj ĉevaloj ne plu obeis lian voĉon; tuj kiam vi ordonos, vi estos obeata; (f) la ŝipo ne plu obeas la direktilon; deziro k inklino ordonon ne obeas Z. ☞ cedi, observi, submetiĝi. ➞ sklavo, klini.
obeo. Plenumo de ies volo aŭ ordono: vi ŝuldas al mi obeon en ĉio, kion mi ordonas al vi Z; pasiva (sendiskuta) obeo.
obeado. Konstanta obeo: obeado estas pli bona ol oferado Z; de la plej fruaj miaj jaroj mi lernis obeadon […] al la gepatroj Z. ➞ disciplino, jugo.
obeema. Volonte, facile obeanta: Jesuo sin humiligis k fariĝis obeema ĝis morto N.
malobei. Fari, kion oni malpermesas, aŭ ne fari, kion oni ordonas: vi ja ne kuraĝos min malobei!; malobeo al nejusta ordono estas morala devo.
neobeebla. Tia, ke oni ĝin ne povas obei: neobeebla postulo.
neobeema. Ribelema: ĉi tiu popolo havas koron defaleman k neobeeman X.