← Reen al D

PIV 2020 · 3238

disciplin²o

disciplin2o
Deviga regularo k lernita obeado, necesaj por la bonordo de iu anaro: militista, monaĥa disciplino; mi al ĉiuj instruis disciplinon Z; observi severan disciplinon Z; la agado de tiuj, kiuj ne volas submetiĝi al ia necesa disciplino Z.
Reguloj rekomendindaj por certigi la bonan funkciadon de la homaj kapabloj: intelekta, scienca disciplino.
(evi) Instrua aŭ sporta fako.
disciplina. Obeanta disciplinon: disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto Z; ne dekliniĝi de la disciplina vojo Z; ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo Z.
disciplini (tr) Alkutimigi al disciplino: li ne scias disciplini siajn lernantojn; disciplinitaj soldatoj B; (f) disciplini siajn impulsojn.
disciplinema. Volonte obeema al disciplino.
sendisciplina. Ne observanta disciplinon: Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, ĉar Aaron ĝin sendisciplinigis X. demoralizi, petola.