← Reen al D

PIV · 3144

★dikt/i

dikt/i (tr)
Elparoli vortojn al persono, kiu ilin skribas: dikti versojn; dikti al sekretari(in)o sian tutan korespondaĵon; skribi sub ies diktado Z. suflori.
Ordone altrudi: ili pretendis dikti leĝojn al la tuta E-istaro Z; neniu havas la rajton dikti al vi siajn postulojn Z; tiel la trusto povas dikti siajn prezojn al la etkomerco. preskribi.
Montri kiel bonan k necesan: agu ĉiam tiel, kiel diktas al vi via konscienco Z; ĉiu sin direktas, kiel la kap’ al li diktas Z; la esencon (de tiu Forto) mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel diktas al mi mia saĝo k koro Z; reguloj k limoj diktitaj de la cirkonstancoj.
diktaĵo
Tasko diktita: la lernanto faris dek erarojn en la diktaĵo B; la diktaĵon ŝi stenografis.
Σ Traktato, altrudita per la forto de la armiloj.