PIV · 13418
★rev/i
★rev/i
1 (tr) Imagi tion, kion oni forte deziras: revi pri bela edzo B; mi ĉiam revis pri tio Z; tiel revis la malriĉa virino Z; kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas Z; revantaj okuloj B; li revis pli brilantan sorton por sia solinfano Z.
2 (+ inf.) Imagi, ke oni akiris staton, kiun oni forte deziras: bona kaporalo revas esti generalo Z; mi revis iam fariĝi granda rusa poeto Z.
revo. Imagaĵo, psika bildo, kiun oni faras al si pri ia dezirataĵo: mia revo eble estas utopia Z; konfidatino de viaj junecaj revoj Z; kompatinda viktimo de revoj k iluzioj! Z; agrabla, sed neplenumebla revo Z; tio apartenas ankoraŭ al la regno de revoj Z; li sidis dronanta en revoj B; el ŝiaj revoj elŝiris ŝin granda bruo Z.
revado. Daŭra absorbiĝo en revoj: revado pri lukso Z; ŝi demandis sin mem, ĉu ŝi ne estas tro postulema en sia revado Z.
revema. Inklina al revado: revema juna poeto; li reveme balancis la kapon Z.
reviga. Instiganta al revo: verdaj revigaj valoj Z.
revulo. Homo, kiu amas revi, prefere ol agi.
★disreviĝo. Amara sento, ke oni eraris, fidante plenumiĝon de revo: lia nesukceso ĉe la ekzameno estis kruela disreviĝo. ☞ seniluziiĝo.
elrevigi. Fari, ke iu eliru el siaj revoj.
elreviĝi. Eliri el siaj revoj.
elreviĝo. Disreviĝo.
forrevi (tr) Pasigi en revado: la almozulo refreŝigas sin per akvomelono k forrevas sian vivon Z.
senrevigi. Depreni de iu ties iluziojn: tiu severa kritiko senrevigis la novicinon.