← Reen al F

PIV · 4307

fantazi¹o

fantazi1o
Krea imago: ĝi flamigis vian infanan fantazion Z; la fantazio dependas nur de la nedaŭra k hazarda asociado k disociado de ideoj.
Kaprica sendirekta k senregula vagado de la imago: verko plena de fantazio; lasi liberan kuron al sia fantazio; ĉu tiu dolĉa ora tempo estas frukto de fantazio, neniam efektivigebla? Z.
Bildo ekzistanta nur en la imago, ne en la realo: iu iras, jen en la fino de la strato! – Kie iras? Vi ĉiam havas iajn fantaziojn! Z; oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio Z; ideoj, kiuj ŝajnas senenhava fantazio Z. fantasto, ĥimero, iluzio, mito, revo, utopio.
𝅘𝅥𝅰 Liberforma komponaĵo, kiu povas esti ankaŭ kunmeto de operaj temoj por piano aŭ malgranda orkestro.
fantazia
Imagoplena.
Kaprica, sendirekta, senregula: ŝi plektis fantaziajn kronojn el floroj Z; fantazia vesto.
Nereala, senbaza, nur imagita: fantazia rakonto; tio estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura Z.
fantazii (tr)
Kaprice imagi: fantazii strangan rakonton. deliri.
Fantazie verki, fari: amuza sceno fantaziita de Aristofano.
𝅘𝅥𝅰 (ark.) Improvizi: fantazii sur tamburo Z.
fantaziaĵo. Fantazio 3.
fantaziulo. Persono kaprica, strange pensanta k aganta. originalulo, viziulo.
senfantazia. Ne havanta fantazion. plata, proza, seka, sobra.