PIV · 7553
★kastel/o
★kastel/o
1 Fortikigita loĝloko, defendata per fosaĵo, remparoj k turoj: kavalira Z, rabista Z kastelo. ☞ citadelo.
2 Luksa grandsinjora domego en la kamparo: la renesancaj kasteloj de Luarvalo; (f) konstrui kastelojn en aero Z, sur glacio Z (revi ĥimerajn projektojn). ☞ palaco.
3 ⚓ Ferdeko, troviĝanta super la supra ferdeko k kovranta nur parton el ĝi: antaŭa, prua kastelo (Sin. teŭgo); malantaŭa, poba kastelo.
kastelestro, kastelmastro. Nobela sinjoro, kiu posedas kastelon.
kastelurbo. Fortikigita urbo, sidejo de reĝo: Ahaŝveroŝ sidis sur sia trono en la kastelurbo Suŝan X;
ĥimerkastelo, nubkastelo. Vanta projekto: li konstruis por si mem ĥimerkastelon Z.