PIV 2026 · Artikolo 7552

kastanjeto

Litero K

kastanjeto MUZI ligna aŭ ebura klakilo, ronda kaj konkava, kiun oni ligas duope al la fingroj por sonigi ilin, frapante la konkavajn flankojn unu kontraŭ la alia: la stilo hispana, kiu de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado Z Sin. klakileto. ➞ flamenko.