← Reen al K

PIV · 7551

kastane/o

kastane/o 🍁 G. (Castanea el fagacoj) de arboj k trunkarbustoj kun defalemaj, dentaj folioj, kun virseksaj floroj en longaj, staraj amentoj, k kun inseksaj floroj ĝenerale 3-ope ĉirkaŭitaj de involukro, kiu – post fekundiĝo de la floro – iĝas ledeca, multadorna, globa fruktujo malfermiĝanta per kvar valvoj k enhavanta tri akenojn (kaŝtanojn); 10 sp-oj el la mezvarmaj partoj de la N hemisfero, kelkaj kultivataj por fruktoj manĝataj kuiritaj aŭ por ligno uzata i.a. en lignaĵarto. Sin. kaŝtanarbo. Precipaj sp-oj:
kultiva kastaneo, ordinara kastaneo (C. sativa, sin. C. vulgaris), indiĝena en la Mediteranea regiono, kultivata en la tuta N hemisfero por bongustaj kaŝtanoj. marono.
Amerika kastaneo (C. dentata, sin. C. americana), el E Usono, kun dolĉaj kaŝtanoj.
Ĉinia kastaneo, moldorna kastaneo (C. mollissima), el Ĉinio, kun taninoriĉaj kaŝtanoj.
Japania kastaneo (C. crenata, sin. C. japonica), el Japanio, Ĉinio k Koreio.
Virginia kastaneo (C. pumila), el E de N Ameriko, kun tre bongustaj kaŝtanoj.