← Reen al K

PIV · 7550

kast¹o

kast1o
En Hindio, hereda klaso, kies membroj estas socie egalaj, samreligiaj k kutime sammetiaj, k ne havas sociajn rilatojn kun la membroj de aliaj: la unua kasto estas tiu de la Bramanoj, la lasta tiu de la manlaboristoj.
(f) Hereda, pli-malpli ekskluzivema klaso, en aliaj sociformoj: heredaj kastoj, kiel la hebreaj kohenoj k levidoj Z; la kasto de la eg-industriistoj; perdi sian kaston (malsupreniri en la socia skalo).
kasta. Rilata al kasto: kastaj antaŭjuĝoj.
kastismo
Soci-politika sistemo, bazita sur la kastoj.
Tendenco fortigi la heredecon k privilegiojn de sia klaso.
prakasto. Unu el la kvar kastoj, el kiuj laŭsupoze konsistis la primitiva sistemo (bramanoj, kŝatrioj, vaiŝjoj, ŝudroj).
senkasta
(pp homo) Ne apartenanta al kasto; pario.
(pp socio) Ne konanta la kastosistemon.