PIV 2020 · 7564
★kaŝtan/o
★kaŝtan/o 🍁
1 Frukto de kaŝtanarbo; bruna, pintapeksa akeno kun ruĝete bruna, ledeca ŝelo k kun farunriĉa karno ofte manĝebla. ☞ marono.
kaŝtanujo, kaŝtanarbo. Kastaneo.
kaŝtanbruna, kaŝtankolora. Bruna kiel kaŝtano (i.a. pp haroj).
kaŝtanhara. Havanta kaŝtanbrunajn harojn.
akvokaŝtano. Trapo (ordinara akvokaŝtano) aŭ dolĉa eleokarito (Ĉinia akvokaŝtano).
ĉevalkaŝtano. Frukto de ĉevalkaŝtanujo.
ĉevalkaŝtanujo, ĉevalkaŝtanarbo. Arbo de la g. eskulo, precipe hipokastano.
markaŝtano. Ekino.