PIV · 4087
eskul/o
eskul/o 🍁 G. (Aesculus el hipokastanacoj) de falfoliaj arboj k trunkarbustoj kun kontraŭe duopaj, mane kunmetaj folioj 3−9-folieraj, kun grandaj okulfrapaj panikloj k kun kapsuloj dornaj ĉe iuj sp-oj, unuope enhavantaj grandan, brunŝelan semon (☞ ĉevalkaŝtano) supraĵe similan al kaŝtano (kiu estas frukto, akeno); 13 sp-oj, el SE Eŭropo, E Azio k N Ameriko, pluraj pororname kultivataj, i.a. hipokastano.
eskulino ⚗ Ⓚ Glukozido el la ŝelo de eskulo, precipe de hipokastano, uzata por plibonigi la vejnocirkuladon.