PIV · 15919
trap/o
trap/o 🍁 G. (Trapa el trapacoj) de unu- k plur-jaraj, dolĉakvaj herboj kun duspecaj folioj, la subakvaj plume k fajne dividaj, la flosantaj romboformaj, kun aeraj unuopaj, blankaj floroj k kun akenecaj fruktoj; ĉ. 15 sp-oj el Eŭropo, Azio k Afriko, i.a. T. natans, kies fruktoj, havantaj kornoformajn elkreskaĵojn po kvar, estas manĝataj krudaj aŭ kuiritaj. Sin. akvokaŝtano.