PIV 2026 · Artikolo 9484
litrumo
litrumo BOTA unu- aŭ plur-jara herbo — iuj malsupraparte lignecaj — kun purpuraj, rozaj aŭ blankaj, stelaj floroj en verticiloj ariĝintaj en apeksajn spikojn, kaj kun dukameraj kapsuloj multasemaj; tutmonda. genro Lythrum ➞ litrumaco, salikario.
litrumaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas litrumo. membro de la familio Lythraceae (litrumacoj)